Kishore Kumar Hits

Jomart Kaj Natasa - Mi Sopiras şarkı sözleri

Sanatçı: Jomart Kaj Natasa

albüm: JxomArtajxoj 2


Mi sopiras kiam vi forestas
Mi malbonas kiam vi apudas
Ie restis niaj gajaj festoj
Kiel hela kaj foira budo
Ĉu rimarkis vi, ke malaperis
Niaj sentoj, nur kutimoj restis
Nur malnovaj kantoj en kajero
Nur leteroj varmaj kaj modestaj
Ni atingis multajn gravajn aĵojn
Ĉu memoras ni por kiu celo?
Ni atingis altan vivetaĵon
Sed ne hejmon havas ni - hotelon
Vi silentas, vi senvorta estas
Nur rideto la vizaĵon ludas
Ĉu sopiras vi se mi forestas?
Ĉu malbonas vi se mi apudas?
Ĉu rimarkis vi, ke malaperis
Niaj sentoj, nur kutimoj restis
Nur malnovaj kantoj en kajero
Nur leteroj varmaj kaj modestaj
Ni atingis multajn gravajn aĵojn
Ĉu memoras ni por kiu celo?
Ni atingis altan vivetaĵon
Sed ne hejmon havas ni - hotelon

Поcмотреть все песни артиста

Sanatçının diğer albümleri

Benzer Sanatçılar