Kishore Kumar Hits

Jomart Kaj Natasa - Mi Lancxas Novan Aventuron şarkı sözleri

Sanatçı: Jomart Kaj Natasa

albüm: JxomArtajxoj 2


Mi lanĉas novan aventuron
Valizo kaj gitaro pretas
De trajnaj radoj hastan kuron
La viglan revon nun ripetas
Adiaū viv' malpoezia!
Saluton vojoj kaj renkontoj
Odoroj de la mond' vizia
Amikoj, kantoj kaj rakontoj!
Ekzist' rutina forgeseblas
Impresojn novajn vojo sendas
Ŝatindaj urboj, ĉarmaj homoj
De'l nekutima viv' aromoj
La neĝa frid', la bunto verda,
La inkandeska sun dezerta,
La tuta mond' por mia miro,
Kaj por impet', kaj por inspiro
Se ial, ie kaj iame
Ies rigard rebrilos ame
La koron lacan dum descendo
Revekos nova rava sento
Akceptu, mondo, min amike
Por vi mi kantas. Kredu mi, ke
Ĉiumomente, ĉiuloke
Ni nin ĝojigos reciproke

Поcмотреть все песни артиста

Sanatçının diğer albümleri

Benzer Sanatçılar