En mia hejmo loĝas delonge Malgranda miraklo Ŝi ĉiam ridetas, neniam mensogas Kaj ofte spektaklas Kaj se mi havas malbonan humoron Kaj laca mi estas Kuracas min la mirakla aktoro En miraklaj vestoj Miraklo kantetas malgajajn kantojn Se mi sopiras Aŭ simple silentas apude sidante Se mankas inspiro Ni ambaŭ ne ŝatas multe paroli Pri l'tagaj aferoj Kaj televedilon rigardi ne volas Ni ambaŭ vespere Mi ĝuste ne scias de kie aperis Miraklo ĉarma Sed kune kun ŝi alvenis l'espero Al mia ĉambro Jes, pli facile por mi estas vivi Kun ŝiaj petoloj Mi trompas min, mi kredas naive Ke mi estas ne sola Sed ĉiuvespere mi hejmen rapidas Kaj ĉiuvespere Mi timas, ke iam ŝi diros - adiaŭ! Kaj malaperos Mi ĝuste ne scias de kie aperis Miraklo ĉarma Sed kune kun ŝi alvenis l'espero Al mia ĉambro Mi ĝuste ne scias de kie aperis Miraklo ĉarma