Kishore Kumar Hits

Jomart Kaj Natasa - Promesu Al Mi şarkı sözleri

Sanatçı: Jomart Kaj Natasa

albüm: Promesu Al Mi


Tio ŝajnas al vi nereala
Kvazaŭ tiu malsano brutala
Kvazaŭ tiu jaro malbona
Okazis al alia persono
Jen estas vivo via
Kemi- kaj raditerapio
Espero kaj malespero, doloro
Maligna tumoro
Via postoperacia cikatro
Kvazaŭ surkorpa arto
Atestas pri la danĝera limo
Al kiu vi estis proksima
Amiko, mi diri volas
Vi certe ne estas sola
Ja multaj aliaj, ankaŭ mi estis tie
En situacio via
Mi scias, ne estas juste
Ke estas malasana vi ĵuste
Sed vivo surtera ja estas tia
Neniaj garantioj
Vi faru kion vi devas
Akceptu kion ricevas
Ne perdu esperon vian
Alfrontu la defion!
Promesu al mi tion
Promesu al mi tion
Promesu al mi tion
Ni estu dankaj por ĉiam
Al familioj niaj
Al niaj amikoj plej karaj
Kiu ĉiam apude staras
Kiuj portas sur siaj ŝultroj
Grandan pezon, nereale multe
Kiuj helpas nin senkondiĉe
Sian amon al ni dediĉas

Поcмотреть все песни артиста

Sanatçının diğer albümleri

Benzer Sanatçılar