Mia hundo al mi rigardas Kvazaŭ volas diri ion Amiko mia, kiel vi fartas? Kial malgajas vi hodiaŭ? Mia hundo vivas impete Sen peno kaj sen ripozo Antaŭ nelonge ĝi estis eta Hodiaŭ - jam hundo serioza Hunda vivo tre simpla estas Plena stomako, varma loko Kun sia familio ĉiam resti Dum siaj ĉiuj jaroj pokaj Mi ŝatus kredi je reenkarniĝo Je tio, ke hundo ĉiu Naskiĝas denove post la disiĝo Kaj ree plibeligas nian vivon De tuta mia koro mi volas profunde Mi ŝatas efektive Ke mia hundo, ke mia hundo Pli longe vivu Hundaj jaroj, rapidaj jaroj Vivo kurta, memsufiĉa Se vi havas hundon, kara Via vivo estas riĉa Kial hundoj nelonge vivas? Dum homoj sin lernas ami Hundoj denaske tion fari scias Kaj vivas pro tio ege intensive Nelonge, sed vere flame