Kishore Kumar Hits

Tone - Horo por la koro şarkı sözleri

Sanatçı: Tone

albüm: Repe, ritme, sone (Esperanto)


Por paco vere regi en la mondo
Ne necesas ĵeti sur kapojn, bombojn
ĉar oni ne akiras pacon per
Tondrado de kanonoj milita tanko, fusilo
Aŭ morto de milionoj, da homoj
Nenecesa atomnuklea armado,
Impona arsenalo, revolvero, pistolo, karabeno, mitralo aŭ per ploro de infano orfa, vidvino aflikta kaj filoj de la sorto,
Bebo ne naskita time trema koro,
Kaj murdo, turmento vekrio, malĝojo, agreso, malkontento.
Ĉu tio do la vivo?
Post miloj da jaroj nur deklivo?
Ne!
Mi ne volas,
Decide, kredi ke la homoj sin malamas, sin detruas kaj ke,
Ankoraŭ, en koro, milito forte bruas.
Ĉu ne estas pli facile ĵeti en korojn iom da espero ol sin armi per kolero?
Ho, Maro!
Infana raso.
Raso infana.
Mi volas vin, humana, sana pro tio mi petegas ke...
Permesu ke ekfloru, en la koro, la espero.
Ke la tuta mondo kantu kanton kun sincero
La vivo estu ĝojo, estu utilo, estu graco nur regu paco.
Paĉjo, kiom longe atendi?
Kiam paco?
Ĉu vi scias?
Demandis min, filino mia...
Mi silentis.
Fajron interne, mi forte sentis.
Tiuj vortoj ŝiris mian koron.
Doloro.
Ploro.
Ĉu estos tempo por rikolto, tempo por floro?
Ĉu estos tempo por ke la suno denove brilu Kaj blovo de la gaja vento super ni karese iru...
Kaj la freŝa, luma tago denove sin montru antaŭ nia vido Kaj la mondo estu nur sub paca egido?
Kaj sen divido?
En Imperio de Nenio, Ambicio Ĉu denove kreskos, rozo kaj lilio?
Jes.
Kredu ja!
Ne poreterne daŭras iu milito Ne poreterne tragedio, katastrofo, fatalo Doloro, ploro...
ĉar paco estas nia idealo.
Ne plu batalo.
Ne plu Hiroŝimo, ne plu Nagasako Ne plu furioza kaj senĉesa detruado...
Ne plu negativa, malkomprena rilatado Futuro neklara.
Estu temerara!
Persvadu!
Provu revi.
Provu sonĝi por pli justa mondo Venko!
Jen la respondo!
Mi senĉese ripetas.
Mi insiste petas al Homaro ke...
Permesu ke ekfloru, en la koro, la espero.
Ke la tuta mondo kantu kanton kun sincero la vivo estu ĝojo, estu utilo, estu graco nur regu paco!
Du miljaroj jam pasis kaj oni esperas ke la homaro konsciiĝu, kontraŭe, Ve!
Estas tempo por la fino de larmo en ĉiuj lokoj disiĝu frata varmo La homoj devas unuiĝi, forigi malamon por la vivo fari konstantan batalon kunvokandon al feliĉo, riĉo al paco konstanta, senlaca dediĉo.
Homaro vekiĝu, donu ŝanĉon al la paco kredu je la savo de la homa raso Ne blindiĝu!
Realas la danĝero.
Estu paco inter la homoj sur la tero.
Ne gravas kredo, haŭtkoloro, raso nek gravas socia klaso gravas nur vivi en harmonio kiel unu sola vera homa familio!
Ne plu doloro, ploro.
Estas horo por la koro.
Ne plu doloro, ploro.
Estas horo por la koro.
Permesu ke ekfloru, en la koro, la espero.
Ke la tuta mondo kantu kanton kun sincero la vivo estu ĝojo, estu utilo, estu graco nur regu paco.
Ne plu doloro, ploro.
Estas horo por la koro.

Поcмотреть все песни артиста

Sanatçının diğer albümleri

Benzer Sanatçılar