Ne estas nur reson' Ne estas nur reson' Ne estas nur reson' Ne estas nur reson' Ne estas nur reson' Ne estas nur reson' Sed estas ja obsed' Ne estas nur reson' Ne estas nur reson' Sed estas ja obsed' Via ĉagreno pro malsukcesa am' Via refreno pri maldeca reklam' Ne estas nur bezon' Ne estas nur bezon' Sed estas ja rimed' Ne estas nur bezon' Ne estas nur bezon' Sed estas ja rimed' Se vin ofendas la maldeca reklam' Se vi tro plendas pro malsukcesa am' Estas tempo fari ion por vi mem Estas tempo zorgi pri alia tem' Ĝui la sunon en la parko Lerni ludi la gitaron Fiŝkapti en la propra barko Kaj iri naĝi en la maro Trejni por kuri maratonon Legi pri Anna Karenina Vojaĝi dum la kvar sezonoj Freneze danci ĝis la kvina Revidi malnovajn amikojn Studi la astrojn de ĉielo Observi bestojn en Afriko Verki por infano fabelon Piede grimpi Ejfelturon Viziti plej famajn muzeojn Celi protekti la naturon