Vi sidas sole jam de horoj ĉe blanka paperfolio Ĉu denove iĝu varoj propraj emocioj? Vi prenas la skribilan plumon Ekvenis la ideo Por halti la turmentojn nun Ne necesas mem krei Sed kiom brilas falsa diamanto? Kaj kiom riski por la laǔdoj vantaj? Li vin ĉiun nokton hantos Se vi liajn vortojn kantos La forgesita aŭtoro Tie ŝanĝo de vortordo Tie elizi' Ja facilas la metodo De majstro de kopio Vi antaŭĝojas la sukceson ricevi la premion Vi neniam ja konfesos trompi la ĵurion Sed eĉ fiera koro aroganta Perdiĝos en la ombro de giganto Li vin ĉiun nokton hantos Se vi liajn vortojn kantos La forgesita aŭtoro