Kishore Kumar Hits

Martin & La Talpoj - Lakto kaj miel' şarkı sözleri

Sanatçı: Martin & La Talpoj

albüm: Pli ol nenio (Esperanto)


Mi ne imagis ke riĉeco
Tiel mizere aspektas
Kaj kiom kreskas malaprezo
Kiam ĉio perfektas
Kaj en la koron gutas
Veneno de la havem'
Kaj la muziko mutas
Mi ne vivas tie ĉi
Mi nun ekzistas
Mi ne vivas tie ĉi
Mi nun ekzistas
Sed mi ekvivas en la paŭzoj
Kaj en la interspacoj
Mi forgesas pri la naŭzo
Malantaŭ brilaj surfacoj
Subita vent' forŝiras
La trudkitelon de mia kor'
Kaj miaj pulmoj spiras
Mi ne vivas tie ĉi
Mi nun ekzistas
Mi ne vivas tie ĉi
Mi nun ekzistas
Sed ne faras diferencon ĉiom ajn da pent' kaj plor'
La pont' malkonstruiĝis kaj la ŝanco estas for
Ŝajnas esti la infero kvankam estu la ĉiel'
Kaj mi malrapide dronas en la lakto kaj miel'
Mi ne vivas tie ĉi
Mi nun ekzistas
Mi ne vivas tie ĉi
Mi nun ekzistas
Mi ne vivas tie ĉi
Mi nun ekzistas
Mi ne vivas tie ĉi
Mi nun ekzistas

Поcмотреть все песни артиста

Sanatçının diğer albümleri

Benzer Sanatçılar