Kishore Kumar Hits

Martin & La Talpoj - Anstatau letero şarkı sözleri

Sanatçı: Martin & La Talpoj

albüm: Pli ol nenio (Esperanto)


Kurta revido ĉe la pordo de l' somero
Kaj kiel ĉiam vi malfruis
Mi bezonis por momento revivigi
La revon kiun mi detruis
Ĉu vi aŭdas min nun?
Min ne mankas la malcerto, sed min mankas la leĝer'
Kaj la voĉo de tener'
Ĉiutage, dum la jaroj, mi pensadis pri vi, ĉu
Vi ankaŭ pensas pri mi plu?
Ĉu mi ne agas laŭ mia aĝo?
Ĉu mi silentas pro malkuraĝo?
Ĉu mia voĉo malaperis en la bru'?
Ĉu la distanco transireblas por ni du?
Min ne mankas la malcerto, sed min mankas la leĝer'
Kaj la voĉo de tener'
Ĉiutage, dum la jaroj, mi pensadis pri vi, ĉu
Vi ankaŭ pensas pri mi plu?
Jes, mi ripetas min, kaj eluziĝis la tem'
Se vi pardonis min, ĉu mi pardonos min mem?
Min ne mankas la malcerto, sed min mankas la leĝer'
Kaj la voĉo de tener'
Ĉiutage, dum la jaroj, mi pensadis pri vi, ĉu
Vi ankaŭ pensas pri mi plu?
Min ne mankas la malcerto, sed min mankas la leĝer'
Kaj la voĉo de tener'
Ĉiutage, dum la jaroj, mi pensadis pri vi, ĉu
Vi ankaŭ pensas pri mi plu?

Поcмотреть все песни артиста

Sanatçının diğer albümleri

Benzer Sanatçılar