Mi sentas la ĉeeston de l' komenco kaj la fin' Kiam mi vagadas en Helsinko aŭ Berlin' Viviga malsterilo, foresto de la prem' La sento de trankvilo dum mi estas nur mi mem Mi legas la mesaĝon de afiŝ' en stratangul' Kaj transiras en la kaĝon, novaj revoj por revulo La beleco de malpur' Kaj la fendoj en la mur' Loko por la alispec' Malperfekto kaj eblec' Revenante hejmen mi rigardas ĉirkaŭ mi Mi vidas la fasadojn kun perfekta harmoni' Ne gravas kiel zorge observadas la okul' Troviĝas nek raspaĵo, difekteto aŭ makul' Sed mi pensas, ke makulo foje povas esti sem' Kiu kreskos kun beleco, freŝaj branĉoj kaj vivem' La beleco de malpur' Kaj la fendoj en la mur' Loko por la alispec' Malperfekto kaj eblec' Kaj en la ombroj vivas Kaj en mallum' aktivas Alternativ' Kaj de l' subgrundo sonas La kanton mi rekonas Plenan je viv' La beleco de malpur' Kaj la fendoj en la mur' Loko por la alispec' Malperfekto kaj eblec' La beleco de malpur' Kaj la fendoj en la mur' Loko por la alispec' Malperfekto kaj eblec'