Najbaraj voĉoj kiel flustroj de fantomoj Ĝuste antaŭ noktofal' Krepuska lumo sur la multetaĝaj domoj De mia hejmkvartal' Mi scivolemas pri la vivoj de aliaj Ĉu plenaj je ĉagren', kaj pent'? Ĉu ili haltis en la mez', kiel la mia Aŭ fluas laŭ kontent'? Kiam mi vidas vin, kaj volas ĉion diri Vi ŝajnas tiom longe for Se vi ne aŭdas, mi ne scias, kien iri Kaj mia vivo ŝajnas al mi nur deĵor' Mi ĉiam kredis, ke la vivo pliboniĝos Ĝis mia pli matura aĝ' Kaj jen mi staras nun, sed kontraŭ la vertiĝo Ne helpas mia saĝ' Kaj dum mi iras tra la blankaj koridoroj La tagoj pasas sen rimark' Mi min kredigas, ke atendas la trezoro Ĉe l' fino de pluvark' Kiam mi vidas vin, kaj volas ĉion diri Mi ŝajnas tiom longe for Se vi ne aŭdas, mi ne scias, kien iri Kaj mia vivo ŝajnas al mi nur deĵor' Kiam mi vidas vin, kaj volas ĉion diri Vi ŝajnas tiom longe for Se vi ne aŭdas, mi ne scias, kien iri Kaj mia vivo ŝajnas al mi nur deĵor' La vivo estas nur deĵor' La vivo estas nur deĵor' La vivo estas nur deĵor'