Saluton kara, estas mi Ĉu vi ankoraŭ estas veka? Mi sidas sola tie ĉi Duono post la deka Ĉiam mi scivolas pri Via vivrakonto Venu kaj mi montros al vi La trinkejon sub la ponto Da ĝojo, kaj melankoli' Mi volas pli, mi volas pli Da varmaj noktoj de juli' Mi volas pli, mi volas pli Vi regalu per rakont' Mi regalos per biero Kaj ni trinkos el la font' De inspiro kaj de klero Kun ĉio kvazaŭ halucin' En la nokto brila Ni por momento trompos nin Ke la viv' estas facila Da ĝojo, kaj melankoli' Mi volas pli, mi volas pli Da varmaj noktoj de juli' Mi volas pli, mi volas pli Venu kara por renkont' Dum la noktoj helas En la trinkejo sub la pont' La vivo belas Da ĝojo, kaj melankoli' Mi volas pli, mi volas pli Da varmaj noktoj de juli' Mi volas pli, mi volas pli Saluton kara, estas mi Ĉu vi ankoraŭ estas veka?