Estas vespero, kaj mi vidas vin, mi vidas vin, kaj nun Mi ŝajnas tiom travidebla, ke mi hontas Kaj vi rigardas min, demandas min, demandas min, kaj nun Vi min riproĉas, ke nenion mi rakontas Sed vi venas al mi kvazaŭ estus mi superbazaro Kion vi volas de mi? Kion vi volas de mi? Mi ofertu ĝin tuj Kaj vi prenas de mi kvazaŭ estus elekto de varoj Kion vi volas de mi? Kion vi volas de mi? Mi provizu vin tuj Estas mateno, kaj mi aŭdas vin, mi aŭdas vin Kaj kiom volus mi malfermi mian keston Vi diras, ke vi ne komprenas min, komprenas min, kaj mi Vi certe scias, ke postulas mi honeston Sed vi venas al mi kvazaŭ estus mi superbazaro Kion vi volas de mi? Kion vi volas de mi? Mi ofertu ĝin tuj Kaj vi prenas de mi kvazaŭ estus elekto de varoj Kion vi volas de mi? Kion vi volas de mi? Mi provizu vin tuj Mi estas superbazaro Mi estas superbazaro Mi estas superbazaro Mi estas superbazaro Sed vi venas al mi kvazaŭ estus mi superbazaro Kion vi volas de mi? Kion vi volas de mi? Mi ofertu ĝin tuj Kaj vi prenas de mi kvazaŭ estus elekto de varoj Kion vi volas de mi? Kion vi volas de mi? Mi provizu vin tuj Mi estas superbazaro Mi estas superbazaro Mi estas superbazaro Mi estas superbazaro Mi estas superbazaro Mi estas superbazaro Mi estas superbazaro