Rusto regas en la uzin' Sed restas plu fantomo en la maŝin' Kaj mi ne promesis, ke mi sekvos vin Kien vi nun iras Kaj silente profundiĝas la kompren' Al alio vi aspiras Viaj manoj vane serĉas en malplen' Mi ne havas tion Kion vi deziras Portu krucon al Kalvari' Oferu ĉion al la granda iluzi' Kiom ajn vi ŝvite strebas al neni' Nenion vi akiras Kaj silente profundiĝas la kompren' Al alio vi aspiras Viaj manoj vane serĉas en malplen' Mi ne havas tion Kion vi deziras Kaj vi ne inkludu min en la kalkul' Se aliloken vi sopiras Mi devojiĝos ĉe l' venonta stratangul' Mi ne havas tion Kion vi deziras