En la palaco restas nur ŝia portret' Kaj ŝia bonodor' Ŝi la eskapon planis en sekret' Kaj nun ŝi estas for Dum viaj larmoj fluas pro la humiliga pun' Jam ŝiaj vangoj palaj en la sun' sekiĝas nun Vi nun suferas, ĉar vi perdis ŝin, sed baze Vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze Kun vi ŝi havis vivon kun kviet' Kaj sedativ' Nun ŝia vivo ŝajnas nur malnet' Sed estas ŝia viv' Vi diras, ke vi estis ĉiam la perfekta par' Sed kial do ŝi ploris sola en la buduar'? Vi nun suferas, ĉar vi perdis ŝin, sed baze Vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze En eta ĉambro kaj en nova maluni' Des pli la mondo freŝe vastas ĉirkaŭ ŝi Vi nun suferas, ĉar vi perdis ŝin, sed baze Vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze Vi nun suferas, sed deklaras mi emfaze Vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze Vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze Vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze Vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze Vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze Vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze Vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze Vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze