Profundas la radik' en ter' Mi estas ar' Mi estas er' Mi estas arb' Gracie mi Kortuŝas la homojn tra la anim' Mi verdas en foli-surtut' Mi estas part' Mi estas tut' Mi estas arb' kaj ties fort' Mi altas tre Mi vidas for Ros' kovras min dum la maten' Mi simple kreskas sen ajna pen' Mi estas arb' kaj ties pov' Mi estas blov' Mi estas mov' Poet' mi estas kaj la poem' Mi loĝas en lum' Jen mia hejm' Rigardas mi sur la pejzaĝ' Kun mil folioj kiel vizaĝ' Mi loĝas en lum' Jen mia hejm' Poet' mi estas kaj la poem' Mi estas viv' en tiu arb' Mi estas lum' kaj la rigard' Folioj lumas en mia rond' Mi brilas sur la tuta mond' Videblas mi de ĉie ajn Mi vidas vin Vi vidas min Mi estas flam' de ena kresk' Mi lumas de profunda est' Ankrumis en la ter' radik' Forflugis sem' Jen la efik' Mi estas arb' kun brila bel' Mi estas arb' Mi estas ben' Poet' mi estas kaj la poem' Mi loĝas en lum' Jen mia hejm' Rigardas mi sur la pejzaĝ' Kun mil folioj kiel vizaĝ' Mi loĝas en lum' (mi loĝas en lum') Jen mia hejm' (jen mia hejm') Poet' mi estas kaj la poem' Mi estas flor' de tiu arb' Mi estas bird' Mi estas ard' Odoras mi per ĉiu flor' Mi estas lum' kaj ties glor' Mi estas kant' de la esper' Kaj la odor' de la vesper' Mi estas font' de arba viv' Vi jen en mi kaj mi en vi Jen fora stel' atingas min Mi estas lun' Lun' estas mi Mi estas lum' Lum' estas mi Arb' estas vi Vi estas mi Poet' mi estas kaj la poem' Mi loĝas en lum' Jen mia hejm' Rigardas mi sur la pejzaĝ' Kun mil folioj kiel vizaĝ' Mi loĝas en lum' (mi loĝas en lum') Jen mia hejm' (jen mia hejm') Poet' mi estas kaj la poem' Poet' mi estas Kaj la poem' Poet' mi estas Poet' mi estas Kaj la poem' Poet' mi estas Poet' mi estas Kaj la poem' Poet' mi estas