En akvo de la klara fonto Ŝi tute nuda banis sin Sed forblovis la vent' sen honto La vestojn de l' ĉarma knabin' Al mi ŝi signis pro pudoro Petis: "Kovru min per foli' Per folioj de vit' aŭ floroj Jen per lekant', jen per lili'" Ĉar ŝi maldikis en ĉi pozo Do korsaĵeton faris mi El petaloj de unu rozo De unu roz', ne unu pli El vitobranĉo en proksimo Jupeton jen drapiris mi Tiel etis la belulino Sufiĉis ja nura foli' Dankema kvazaŭ al hazardo Ŝi kun brakumo kisis min Kaj responde pro mia ardo Jen resenvesta la ondin' La junulin' la ludon ŝatis Ĉar en la fonto ja sen pent' Tute nuda ŝi sin banadis Preĝante nur ke blovu vent' Ke blovu vent'