Ni revenis al hejm' post la militofin' Estis mi juna knab', diligenta lernant' Naskiĝis tie mi, plukreskis tie mi La maro en proksim' lulis ondojn kun kant' En dimanĉ' trinkis ni limonadon Primrozo En la valo de l' Rozoj, en la valo de l' Rozoj Kuris sur la dunar' mi, indiana stel' Antaŭ mi fuĝis for jen kunikla bizon' Globetojn perdis mi sub sablo de kastel' Humila dommastrin' donis novajn pro bon' Pensi pri ĉio ĉi, jukas min kurioze En la valo de l' Rozoj, en la valo de l' Rozoj En Flandrio la hom' ridas, dancas pro art' Kantas en dialekt' aŭ laŭ plej lasta mod' Dum bal' ĉe Ĵeremi' ja flirtis ĉiu par' Ombreca la etos' ŝirmis ĝin kiel rod' Ludis akordion' "La vivo roza" En la valo de l' Rozoj, en la valo de l' Rozoj Tien reiras mi foje sed jen frenez' Eĉ ĝis sur mia dun' staras fi-loĝoblok' Disvendis ĝardenist' sian teron sen prez' La balon Ĵeremi' fermis post glorepok' Kelner'! Servu al mi alian Primrozon Por la valo de l' Rozoj, por la valo de l' Rozoj Kelner'! Reservu al ni alian Primrozon Por la valo de l' Rozoj, por la valo de l' Rozoj