L' Universo ja sen limas, ekster la imag' Krom en revoj kiuj lulas Nur poetoj veron tuŝas, sed kun forta pag' Ĉar la vero ilin ekbrulas Rakedoj jam nun eksmodas, restas sen kompens' Sur pikil' de la rozo de vent' Kaj baldaŭ vojaĝos vi rapide pli ol pens' Mastro de l' spaco kaj de l' temp' Magelanoj de l' Univers' Kurieroj de la Ter' Ĉu aŭdos vi mian preĝon? Ĉu portos vi la pacon? Ĉu portos vi militon? Magelanoj de l' Univers' De esplorad' al konkero, kun Dio kaj la leĝ' Ja detalo en nia kroniko Kaj oni detruis, rabis, pendumis nome de la reĝ' Kaj ankaŭ nome de l' respubliko Ho vi la vojaĝontoj sur ŝipoj el kristal' Portataj de fluoj malcertaj Ĉu lasos vi la armilojn for en arsenal'? Ĉu vi tiam estos pacemaj? Magelanoj de l' Univers' Kurieroj de la Ter' Ĉu aŭdos vi mian preĝon? Ĉu portos vi la pacon? Ĉu portos vi militon? Magelanoj de l' Univers' Ĉu portos vi la pacon? Ĉu portos vi militon? Magelanoj de l' Univers'