Kishore Kumar Hits

Jacques Yvart - Magelanoj de l' Universo - Prologo şarkı sözleri

Sanatçı: Jacques Yvart

albüm: Invito por vojago (Esperanto)


Je karavel' epoko
La konkeron donis mara voko
Endis ja surŝipiĝi
Por tranavigi nekonatajn spacojn
Kun mil danĝeroj, kaj kun mil malcertoj
Ja ĝis albordiĝ' en nova loko
Je karavel' epoko
Frenez' de revoj sukcesaj
Altir' de oro kaj de spicoj
Remuldis en konker-spiriton
La deziron pri scio
Ja konkerantoj lasas ĉiam post si
Parfumon de rabad', de perfort' kaj de mort'
Hodiaŭ, aliaj karaveloj dormas en atendo
Oni parolas pri spac-konkero
Mil danĝeroj kaj mil malcertoj
Vojaĝantojn nun atendas
Mi timas
Mi timas
Frenez' de revoj sukcesaj
Altir' de oro kaj de spicoj
Remuldis en konker-spiriton
La deziron pri scio
Ja konkerantoj lasas ĉiam post si
Parfumon de rabad', de perfort' kaj de mort'

Поcмотреть все песни артиста

Sanatçının diğer albümleri

Benzer Sanatçılar