Kishore Kumar Hits

Jacques Yvart - Johano la neavertinto - Jehan l'advenu şarkı sözleri

Sanatçı: Jacques Yvart

albüm: Brassens plu (Brassens en Esperanto)


Kaj li revenis kiel iris for
Bonfarta sen averti pri la hor'
Ĉe lipo daŭre freŝa bela flor'
En la okulo daŭre arda glor'
Alina, li tenere kisis vin
Kaj donis fremdajn ormonerojn kvin
Maristajn kantojn kantis sen hezit'
Kaj dormis en infana sia lit'
Kaj li revenis kiel iris for
Bonfarta sen averti pri la hor'
Ĉe lipo daŭre freŝa bela flor'
En la okulo daŭre arda glor'
Sonĝadis laŭte pri vojaĝa mar'
Envolvis sin en stranga velkoŝmar'
Tagiĝe je vekiĝo kvazaŭ rit'
Maristajn kantojn kantis sen hezit'
Kaj li revenis kiel iris for
Bonfarta sen averti pri la hor'
Ĉe lipo daŭre freŝa bela flor'
En la okulo daŭre arda glor'
Bizare li salutis ĉiun, ve!
Kaj iris for samkiel venis re

Поcмотреть все песни артиста

Sanatçının diğer albümleri

Benzer Sanatçılar