Dum ĉiu prelego mi revis pri la bel' sirenoj Dum la kunsidego herois en antikva Troj' Tiel pasis la temp' Pense pri ioma tremp' Ni sidas seminarie kvankam ie sunas brilo Skribas sekretarie vortojn por papermuelil' Portas spiro de l' Sud' Vokon al tiea lud' Refrain: Kial povus ni ne esti en Grekia? En eterna sun', amo harmonia Ŝi estas virino, a-e samkiel Marija Olimpia diino, mirindaĵ' historia Kaj mi, sur ŝia genuo estus guto de l' mararo Fore de la enuo, radio sur ŝia bruna har' Ĝue de l' plaĝa viv' Revo ne tre naiv'