Kishore Kumar Hits

Esperanto Desperado - Filo mia şarkı sözleri

Sanatçı: Esperanto Desperado

albüm: Hotel Desperado (Esperanto)


Filo mia, tro longe for de mi
Ho, mi sopiras al vi
Filo mia, tro longe for de mi
Ho, mi amas vin
Sed dum la nokto, kiam mi vidas la plenlunon
Mi scias, ke vi ankaŭ vidas ĝin
Kaj tiam, filo mia, mi sentas vin proksima
Kaj en sonĝo mi kisas vin
Sed de tempo al tempo okazas, ke mi estas
Tiom longe for de vi
Ke kiam noktas ĉe mi
La suno brilas ĉe vi
Kaj mi scias, ke ni tute ne samtempe povas vidi
Dum la nokto nian lunon
Kaj tiam, filo mia, mi sentas vin eĉ pli
Malproksime for de mi
Sed nun mi festas kun bonaj amikoj
Kaj dancas ĝis frumaten'
Sed subite estas tro da festo kaj da vino
Muziko kaj virino
Kaj mi volas iri hejmen al vi
Kaj tiam, mia filo, mi prenas aviadilon
Kaj mi flugas hejmen al vi
Ja, tuj mi flugas hejmen al vi

Поcмотреть все песни артиста

Sanatçının diğer albümleri

Benzer Sanatçılar