Vi diris ke ĝi estas tute sekura (Tute sekura) Kaj ĝia energio estas tute pura Montriĝis ke ĝi estas tamen plej terura Por ni sufiĉas akcidento ununura Vi diris ke ĝi donos pacon kaj volton Ke la maŝino povas perdi eĉ bolton Mi nun demandas min: Ĉu estas vi adolto? Post certa tempo ni ricevos strangan rikolton Kia pomp'! Kia tromp!' Vi ja promesis kaj asertis sed la sekvojn vi ankoraŭ ne spertis Kia pomp'! Kia tromp!' La riskegojn vi neglektis sed la spertojn vi ankoraŭ ne sekvis Kaj en Harrisburg okazis preskaŭ nenio (Tute laŭplane) Cetere estas longe for de Svedio Kaj en Ĉernobilo ĵus misiris certa radio Kaj ekde nun ni kutimiĝas al cezio Kia pomp'! Kia tromp!' Vi promesis kaj asertis sed la sekvojn vi ankoraŭ ne spertis Kia pomp'! Kia tromp!' La riskegojn vi neglektis sed la spertojn vi ankoraŭ ne sekvis Kia pomp'! Kia tromp!' La riskegojn vi neglektis sed la spertojn vi ankoraŭ ne sekvis