Kishore Kumar Hits

Kjara - Lasu Min Plukanti şarkı sözleri

Sanatçı: Kjara

albüm: Blua Horizonto (Esperanto)


Jen fajro brulanta
En mia vivo
Vundas ĝi morde
Iam varmigas
Mi ĝin bezonas
Por min senti viva
Kvankam foje
Vere malfacilas
Ofte mi malŝparis tempon
Pri detaloj tre tre etaj
Ofte spertis venton frostan
Inter miaj haroj
Lasu min plukanti
Kaj per plenaj pulmoj
Ĉi-melodion
Kreantan nun pasion
Mia voĉo venas
Ritme, kontraŭtempe
Por surprizi kaj
Por ŝanĝi la etoson
Jen puto profunda
Tenanta surfunde
Miajn erarojn
Miajn mispaŝojn
Mi volas klopodi
Ree retrovi
Ĉiujn aferojn
Kiuj valoras
Ofte mi malŝparis tempon
Por klopodi ŝanĝi min mem
Tiu tempo pelas for
Ĉian malamon
Lasu min plukanti
Kaj per plenaj pulmoj
Ĉi-melodion
Kreantan nun pasion
Mia voĉo venas
Ritme, kontraŭtempe
Por surprizi kaj
Por ŝanĝi la etoson
Simpla alĥemio
Kaj turniĝas kapoj
Aŭdu baton de
La manoj se en plio
Flugas nun la kanto
Kore Esperanto
Kreskas ene movas
Ĉiun mian senton
Movas ĉiun mian senton
Lasu min plukanti
Kaj per plenaj pulmoj
Ĉi-melodion
Kreantan nun pasion
Mia voĉo venas
Ritme, kontraŭtempe
Por surprizi kaj
Por ŝanĝi la etoson
Simpla alĥemio
Kaj turniĝas kapoj
Aŭdu baton de
La manoj se en plio
Flugas nun la kanto
Kore Esperanto
Kreskas ene movas
Ĉiun mian senton
Movas ĉiun mian senton
Movas ĉiun mian senton

Поcмотреть все песни артиста

Sanatçının diğer albümleri

Benzer Sanatçılar