Oh-oh! Jomo kaj Jonny M! Luktas por rifuĝintoj! Milito oriente, Milito okcidente, Norde kaj sude falas la bomboj! Falas la bomboj! Detruita hejmo, vivo perdiĝos, Restas rifuĝo la sola solvo! La sola solvo - por ili... Kaj je la alia flanko, sidas ni- sidas ni... Komforte kaj sate, antaŭ la televid', la televid'. Se milito ne koncernas nin- ĝi tute ne gravas. Sole la livero de armaĵoj gravas. Bonvenon, rifuĝintoj- Via vivo gravas ja Ni forigu eŭropajn murojn Prizorgas homajn rajtojn! Bonvenon, rifuĝintoj- Via vivo gravas ja Ni forigu eŭropajn murojn Prizorgas homajn rajtojn! Ni jam forgesis, ke ni estas fratoj Helpi homaron ja estas devo, ja estas devo - por ni! Virinoj kaj beboj dronas en la mar', en la mar'. Sed kiel elteni antaŭ la televid', televid'. Ĉar la vivo ja koncernas nin, ĝi plej valoras, ho-ho! Kiel nun rigardi sin En la spegulo, ho-ho! Bonvenon, rifuĝintoj- Via vivo gravas ja Ni forigu eŭropajn murojn Prizorgas homajn rajtojn! Bonvenon, rifuĝintoj- Via vivo gravas ja Ni forigu eŭropajn murojn Prizorgas homajn rajtojn!