Tiu ĉi kanto estas dediĉita al mia patro. Pro vi mi kreativas- Jen kanto por mia patro. Vi donacis la vivon al mi. Mi tristas pro via foriro. Vi estis mia majstro. Mi lernis multe de vi. Ĉar gravegis via ĉeesto, Mi memorigas la mondon je vi. Komence de mia vivo Vi jam estis ĉe mi. Vi ĉiam havis konsilon Kaj revigis min per fantazi'. De tri tre bonaj libroj Vi estas la aŭtor', Gravis al vi – familio, Kaj mankas via humor'. La tempo fluge forigis vin, Sed restas via verko. Vi estis bona patro Do tristegas tia perdo. La pensoj ofte kaŭzas Dolorojn en koro de mi. Espereble la kanton vi aŭdas Kiun mi skribis por vi... Pro vi mi kreativas- Jen kanto por mia patro. Vi donacis la vivon al mi. Mi tristas pro via foriro. Vi estis mia majstro. Mi lernis multe de vi. Ĉar gravegis via ĉeesto, Mi memorigas la mondon je vi. Kun via feliĉa edzino Vi kreis du infanojn. Longtempe regis harmonio, Sed detruis ĝin malsano Vi estis tiel saĝa, Via bildo pendas sur mur'. Hodiaŭ vi iĝus sesdek-jara. Vi restos en memor'. Pro vi mi kreativas- Jen kanto por mia patro. Vi donacis la vivon al mi. Mi tristas pro via foriro. Vi estis mia majstro. Mi lernis multe de vi. Ĉar gravegis via ĉeesto, Mi memorigas la mondon je vi. La pensoj ofte kaŭzas Dolorojn en koro de mi. Espereble la kanton vi aŭdas Kiun mi skribis por vi... ...por vi!